Philipp Buttmann
Philipp Karl BUTTMANN (origine: Boudemont; naskiĝinta la 5-an de decembro 1764 en Frankfurto ĉe Odro, mortinta la 21-an de junio 1829 en Berlino) estis germana klasika filologo kaj bibliotekisto.
Philipp Buttmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Philipp Karl Buttmann |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1764 en Frankfurto ĉe Majno |
Morto | 21-an de junio 1829 (64-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Doroteurba tombejo |
Lingvoj | latina • antikva greka • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Göttingen - klasika filologo (1782–1786) Universitato de Strasburgo |
Memorigilo | |
Familio | |
Infanoj | August Buttmann, Alexander Buttmann, Philipp Buttmann |
Okupo | |
Okupo | lingvisto docento gimnazia instruisto pedagogo bibliotekisto klasika filologo klasikisto |
Vivo
redaktiButtmann studis ekde 1782 en Göttingen ĉe Christian Gottlob Heyne kaj iĝis en 1787 edukisto ĉe la heredaj princoj kaj nepoj de Leopoldo la 1-a (Anhalt-Dessau). En 1789 laŭnecesa dungito kaj en 1796 sekretario ĉe la Reĝa biblioteko berlina. En 1800 Buttmann paralele instruistis ĉe la gimnazio en Joachimsthal. En 1806 li iĝis ano de la Akademio de sciencoj kaj du jarojn poste li retiriĝis el lernejoj kaj iĝis bibliotekisto en 1811.
Graveco
redaktiLiaj ĉefaj verkoj jenas: »Griechische Grammatik« (Berlino 1792) kaj la eltiraĵon de ĝi »Griechische Schulgrammatik« (Berlino 1816); »Lexilogus, oder Beiträge zur griechischen Worterklärung, hauptsächlich für Homer und Hesiod« (volumo unu, Berlino 1818; volumo du, 1825); »Ausführliche griechische Sprachlehre« (volumo unu, Berlino 1819; volumo du, 1825–27); »Mythologus, oder gesammelte Abhandlungen über die Sagen des Altertums« (Berlino 1828–29).
Krome Buttmann eldonis la kvaran volumon de la spalding-a esploradon pri Kvintiliano (Leipzig 1816); la de Angelo Mai trovitajn skoliojn pri Odiseo (Berlino 1821); »Platonis dialogi IV« (kun Johann Erich Biester - Berlino 1822); la sofoklan verkon »Philoctetes« (Berlino 1822); la aratan verkon »Phaenomena« (Berlino 1826). Krome Buttmann prizorgis novfaro de la eldono spalding-a de »Midiana« de Demosteno (Berlino 1823) kaj la du unuajn volumojn de la heindorf-a antologio »Platonis dialogi selecti« (Berlino 1827–29).
Inter 1803-1812 redaktistis li ĉe "Haude-Spenersche Zeitung" kaj inter 1807 kaj 1810 kun Friedrich August Wolf "Museum der Altertumswissenschaft".
Eksteraj ligiloj
redakti- Art. „Buttmann, Philipp“ fare de August Buttmann, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 3 (1876), p. 656–659 (tie ĉi interrete)
- Buttmann kaj Gesetzlose Gesellschaft Arkivigite je 2022-08-16 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 664-665 (tie ĉi interrete)