Montaro Keszthely
Montaro Keszthely | ||
---|---|---|
geographical small region of Hungary, montara sistemo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Departementoj | Veszprém, Zala | |
Koordinatoj | 46° 47′ N, 17° 17′ O (mapo)46.78333333333317.283333333333Koordinatoj: 46° 47′ N, 17° 17′ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Köves-tető | |
- alteco | 444 m | |
Areo | 350 km² (35 000 ha) | |
Montaro Keszthely | ||
Montaro Keszthely estas malgranda montaro en okcidenta Hungario, en meza parto de Transdanubio, en departementoj Veszprém kaj Zala. La nomo venis de la proksima grava urbo Keszthely.
Bazaj informoj
- plej alta punkto: Köves-tető (444 m)
- areo: 350 km²
Situo
Montaro Keszthely situas apud Bakony, Balatono, Montetaro Zala kaj Badacsony (ĉi tiun lastan monton ĉiuj fontoj traktas aparte).
Historio
Iama vulkaneco kreis la montaron. Ĝi konsistas plej ofte el dolomitoj pli malofte el kalkoŝtonoj, krome el bazaltoj. En la montaro oni malkovris multe da kavoj, kavernoj. Pri la homa agado menciindas la mezepoko, kiam oni konstruis burgojn sur montopintojn. Ili iĝis gravaj fortikaĵoj kontraŭ la turkoj.
Priskribo
Montaro Keszthely parte estas loĝata precipe en la valoj. Sur la sudaj deklivoj oni okupiĝas pri vinkulturo. Restis parto, kiun kovras fagoj, kaŝtanoj kaj fraksenoj. Pro la malgrandaj arbaroj nur malgrandaj bestoj vivas interne. La montaro estas ŝatata ekskursejo. Allogaĵo estas Hévíz (lago).
Fontoj
- hungare kun fotoj
- hungare Arkivigite je 2014-08-14 per la retarkivo Wayback Machine