Saltu al enhavo

Somalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Somalujo)
Somalia Demokratia Respubliko
جمهورية الصومال
Jumhuuriyadda Dimoqraadiga Soomaliya

Flago de Somalio

Blazono de Somalio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Soomaaliyeey Toosoow Somaloj, vekiĝu
Situo
respubliko
federacia respubliko
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Mogadiŝo
Oficiala(j) lingvo(j) somala lingvo, araba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) somala
araba
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 637,657 km²
- % de akvo 1,6 %
Loĝantaro 9.558.666 (2008) (2017)
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Loĝantoj Somaloj
Araboj
Horzono +3
Interreta domajno so
Landokodo SO
Telefona kodo 252
Plej alta punkto Ŝimbiriso
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Mohamed Abdullahi Mohamed
Ĉefministro Mohamed Hussein Roble
Nacia tago 1-a de julio
Sendependiĝo disde Britio kaj Italio 1-a de julio 1960
Ekonomio
Valuto Somalia ŝilingo (SOS)
MEP laŭ 2007
– suma $5,575 mlrd
– pokapa $ Inter afrikaj landoj, Somalio estas pozitive escepta pro tio ke ĝi estas etne relative homogena naciŝtato. Somaloj estas popolo kiu loĝas en la Korno de Afriko dum aĝoj, kun komuna lingvo, komunaj kutimoj kaj komuna religio: Islamo.

600

vdr

SomalioSomalujo (somale Soomaaliya; arabe الصومال, aṣ-Ṣūmāl) estas lando en la ekstrema oriento de Afriko ĉe la Korno de Afriko. Ĝi limiĝas en la oriento kun la Hinda Oceano, en la nordo kun ties Adena Golfo, en la okcidento kun Ĝibutio kaj Etiopio kaj en la sudo kun Kenjo. La landonomo deduktiĝas de la popolo somaloj, kiu konsistigas la plejmulton de la loĝantaro kaj loĝas ankaŭ en la najbaraj landoj. Inter afrikaj landoj, Somalio estas pozitive escepta pro tio ke ĝi estas etne relative homogena naciŝtato. Somaloj estas popolo kiu loĝas en la Korno de Afriko dum aĝoj, kun komuna lingvo, komunaj kutimoj kaj komuna religio: Islamo.

Somalio ekestis per la kunigo de la kolonioj brita- kaj itala Somallando, kiuj en 1960 komune sendependiĝis. Ekde la faligo de la aŭtoritata registaro sub Siad Barre en la jaro 1991 la lando suferas internan militon kaj havis almenaŭ ĝis la formado de mondvaste agnoskita provizora registaro en la jaro 2000 neniun funkciantan registaron. La provizora registaro regas tamen nur parton de la lando. La nordo de Somalio fakte estas sendependa ekde 1991 kiel Somalilando. En aliaj vastaj landopartoj regas lokaj klanoj, militestroj kaj aliaj agantoj, kiuj parte – kiel en Puntlando, Galmudugo kaj Maĥiro – ankaŭ oficiale alstrebas aŭtonomion aŭ sendependecon.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Ĉefartikolo: Geografio de Somalio

Somalio situas en la oriento de la afrika kontinento, ĉe la Korno de Afriko sur la somalia duoninsulo. La norda parto de la lando estas plejparte montoriĉa kaj en la somalia alta lando averaĝe 900 ĝis 2.100 m super marnivelo; la plej alta monto estas Ŝimbiriso (2.416 m). Sude etendiĝas ebenaĵo kun averaĝa alteco de 180 m. La riveroj Juba kaj Ŝabeele fontas en Etiopio kaj trafluas la sudon de Somalio kaj per tio la somalian dezerton en la Hindan Oceanon. La 2.720 km longa marborda linio estas la plej longa el ĉiuj de la afrikaj landoj.

La klimaton de Somalio influas la Musono-ventoj, tutjara varmego, malregulaj pluvadoj kaj ĉiam denove okazantaj aridaj periodoj. Krom en la monto- kaj bordoregionoj la averaĝa maksimuma tagotemperaturo estas inter 30 kaj 40 °C. La sudokcidenta musono provizas la regionon de Mogadiŝo per relative milda klimato de majo ĝis oktobro. Inter decembro kaj februaro la nordorienta musono alportas simile mildan klimaton. En la t.n. Tangambili-periodo inter ambaŭ musonoj (oktobro ĝis novembro kaj marto ĝis majo) estas varmege kaj humide.

Gravaj urboj en Somalio estas Mogadiŝo, Hargeysa, Merka, Berbera, Boosaaso kaj Kismaayo.

Ĉefa artikolo: Historio de Somalio

Somalio estis dum la tuta unua duono de la 20a jarcento kolonio respektive de Britio (la nordo kiel Brita Somalio) kaj de Italio, la cetera parto kiel Itala Somalio. En 1960 ambaŭ partoj unuiĝis, oni deklaris la sendependecon kaj la unua prezidanto estis Aden Abdullah Osman Daar.

En 1988, eĉ antaŭ la renverso de la reĝimo de Muhamad Siad Barre, komenciĝis militagoj inter diversaj grupoj. En la nordo de la lando komenciĝis armita ribelo transformiĝinta en civila milito. En 1991 jam post la falo de Siad Barre, ribelinta regiono dispartiĝis kun la nomo Somalilando (ĉefurbo Hargeysa), sed la internacia socio ne agnoskas ĝin. En 1998 sur Somalia teritorio estis deklarita ankaŭ unu ŝtato – Puntlando (ĉefurbo Garoz). Ĉiuj klopodoj de UNO kaj internaciaj organizaĵoj por reguligo de la Somalia problemo restas senrezultaj.

Fine de la jaro 2006 etiopia armeo invadis la landon por restarigi tie civilan ordon kaj laŭleĝan registaron. Al Ŝabab (arabe الشباب, "la junularo"), per plena nomo Harakat al-Ŝabab al-Muĝahedin (HSM; arabe حركة الشباب المجاهدين‎, Ḥarakat ash-Shabāb al-Mujāhidīn; Somali: Xarakada Mujaahidiinta Alshabaab, laŭvorte "Muĝahedina Junulara Movado", estas terorisma milico de salafisma ĝihadismo, kiu estas partoprenanto en la interna milito en Somalio. En 2012 ĝi petis aliĝon al la terorisma organizaĵo Al-Kaida. En 2014 ĝi havis 7000 ĝis 9000 batalantojn.

Regionoj kaj distriktoj

[redakti | redakti fonton]
Politika mapo de Somalio
Ĉefa artikolo: Regionoj de Somalio

Antaŭ la komenco de la Enlanda Milito, Somalio estis dividita laŭ 18 regionoj (gobollada, singulare gobol), kiuj estis siavice subdividitaj en distriktoj. La regionoj estis la jenaj:

  1. Awdal
  2. Bakool
  3. Banaadir
  4. Bari
  5. Bay
  6. Galguduud
  7. Gedo
  8. Hiiraan
  9. Jubbada Dhexe
  1. Jubbada Hoose
  2. Mudug
  3. Nugaal
  4. Sanaag
  5. Shabeellaha Dhexe
  6. Shabeellaha Hoose
  7. Sool
  8. Togdheer
  9. Woqooyi Galbeed

Tamen fakte, norda Somalio estas nuntempe dividita en la preskaŭsendependaj ŝtatoj de Puntlando, Somalilando, Galmudugo kaj Maĥiro. La sudo estas almenaŭ oficiale regata de Transira Federacia Registaro, kvankam ankaŭ ĝi fakte estas regata de diversaj Islamaj grupoj krom la urboj de Baidoa kaj Mogadiŝo. Laŭ la fakta konsidero estas do 27 regionoj.

Koka-kolaa fabrikejo en Mogadiŝo, Somalio.
La haveno de Mogadiŝo en 1992.

La ekonomio de la lando baziĝas en brutobredado kaj diversaj eksportadoj al landoj kiel Barato, Omano, Kataro, Sauda Arabio kaj Jemeno inter aliaj. Landoj kiel Ĝibutio, Kenjo kaj Barato sendas varojn. Post la epoko de Siad Barre la lando transformiĝis el socialisma ekonomio al libera merkato. Nuntempe Somalio dependas de eksterlanda helpo, inkluzive de sendaĵoj de elmigrintoj, pli grandkvantaj ol la eksterlanda helpo mem, ĉar la socipolitika situacio ne permesas disvolvigon.

Agrikulturo estas la plej grava sektoro, kaj ene de ĝi brutobredado respondecas pri 40% de la MEP kaj ĉirkaŭ 65% de la eksporta enspezo. Nomadoj kaj duonnomadoj, kiuj dependas de brutobredado, estas ankoraŭ granda parto de la loĝantaro. Post brutobredado, bananoj estas la ĉefa eksporta varo; sukero, sorgo, maizo kaj fiŝoj estas produktoj por la interna merkato. La eta industria sektoro, bazita en la industriigo de agrikulturaj produktoj, estigas 10% de la MEP. Agrikulturo estas grave minacata interalie de infestado de lokustoj, venantaj el Jemeno aŭ maturiĝantaj surloke. En februaro 2020 pro tia infestado la registaro eĉ anoncis tutlandan krizostaton.

Usonaj kaj ĉinaj petrolentreprenoj klopodas ekspluati nafton kaj aliajn naturajn rimedojn en Somalio. Petrolentrepreno de Sidnejo, nome Range Resources, asertas, ke Puntlando en la nordo havas kapablon produkti inter 5 kaj 10 miliardojn da petrolo-bareloj.[1] La mineralaj kuŝejoj kaj riĉaĵoj ne estas ekspluatataj pro la socipolitika situacio. Lastatempe komenciĝis nova enspezofonto en Pirateco en Somalio.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de la loĝantaro laŭ miloj de loĝantoj.

Somalio havas kalkulitan loĝantaron de ĉ. 8,5 milionoj da personoj. Tiu kalkulo malfacilas pro la kompleksa politika situacio de la lando kaj pro la nomada vivmaniero de granda parto de la loĝantoj. La lasta censo estas de 1975, kaj sur tiu baziĝas kelkaj el la eksterlandaj politikanalizoj. Tamen, la indico de kresko de la populacio de Somalio estas unu de la plej altaj de Afriko kaj de la mondo, laŭ taksoj en gamo de 15 al 25 milionoj de loĝantoj, laŭ kelkaj fakuloj.

Aktuale, 60% de la somaloj estas nomadaj paŝtistoj de bovoj, kameloj, ŝafoj kaj kaproj. 25% de la loĝantoj estas farmistoj setlitaj en la fruktodonaj regionoj inter la riveroj Juba kaj Shebelle, sude de la lando. La resto de la populacio koncentriĝas en la urbaj areoj.

Kiel sekvo de la milito Somalio havas grandan komunumon de rifuĝintoj for de la lando, unu de la plej grandaj de Afriko. Oni taksas milionon da rifuĝintoj for de la kontinento.

Loĝantaro: 8.863.338

Aĝostrukturo:
0-14 jaroj: 44,4% (viroj 1.973.294; virinoj 1.961.083)
15-64 jaroj: 53% (viroj 2.355.861; virinoj 2.342.988)
65 jaroj aŭ pliaj: 2,6% (viroj 97.307; virinoj 132.805) (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Kreskindico: 2,85% (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Naskindico: 45,13 naskoj/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Mortindico: 16,63 mortoj/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Indico de migrado: 0 migranto(j)/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006.)

Proporcio de seksoj:
je nasko: 1,03 viroj/virino
malpli de 15 jaroj: 1,01 viroj/virino
15-64 jaroj: 1,01 viroj/virino
65 jaroj aŭ pli: 0,73 viroj/virino
totala populacio: 1 viro/virino (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Indico de infanmorto: 114,89 mortoj/1.000 naskoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Vivdaŭro je nasko:
totala populacio: 48,47 jaroj
viroj: 46,71 jaroj
virinoj: 50,28 jaroj (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Indico de fekundeco: 6,76 gefiloj naskitaj/virino (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Nacieco:
nomo: Somalo(j)
adjektivo: Somala

Etnoj: Somaloj 96%, Bantuoj 3,1%, blankuloj kaj aliaj 0,9%

Religioj: islamaj 98,4%, Kristanismo kaj aliaj religioj 1,3% Lingvoj: Somala (oficiala), Araba, Itala, Angla

Analfabetismo:
difino: de 15 jaroj aŭ pli kiuj povas legi kaj skribi
totala populacio: 37,8%
viroj: 49,7%
virinoj: 25,8% (ĉirkaŭkalkulo 2001)

La somala kulturo baziĝas ĉefe sur Islamo kaj sur poezio, kaj disvolviĝis laŭlonge de la jaroj laŭ parola tradicio. La parolfluo estas kapablo ĉefe konsiderata inter somaloj, ĉefe ĉe politikistoj aŭ religiaj estroj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj.

La kvanto de parolataj lingvoj en la landoj estas sufiĉe malgranda kompare kun aliaj afrikaj landoj. La granda parto de la loĝantoj parolas la somalan, kvankam la etnoj de la bajunoj kaj bravanoj parolas ankaŭ dialektojn de la svahila. Pro religiaj kaj geografiaj kialoj la araba estas alte etenda, kaj pro historiaj kialoj oni konsideras la anglan kaj la italan kiel la eksterlandaj lingvoj plej uzataj.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Somalio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Internaj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]