Saltu al enhavo

Sorocaba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorocaba
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Macro Metropolitana Paulista
Mikroregiono Sorocaba
Fondita 1654
Poŝtkodo 18000-00
Telefonkodo 15
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 723 574  (2022) [+]
Loĝdenso 1 607 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 30′ S, 47° 27′ U (mapo)-23.501944444444-47.457777777778Koordinatoj: 23° 30′ S, 47° 27′ U (mapo) [+]
Alto 601 m
Areo 450,38 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Sorocaba (Brazilo)
Sorocaba (Brazilo)
DEC
Situo de Sorocaba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sorocaba [+]
vdr

Sorocaba (oficiale portugale Município de Sorocaba) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Macro Metropolitana Paulista kaj en la mikroregiono Sorocaba. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 723 574 loĝantoj sur areo de 450,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 607 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 498 720. La teritorio havas komunan limon kun Araçoiaba da Serra, Votorantim, Mairinque, Alumínio, Iperó, Itu, Porto Feliz kaj Salto de Pirapora.

Ĝi estis fondita de Francisco de Souza tiama ĝenerala-guberniestro de Brazilo en 1599 kun la nomo Nova Vila de Nossa Senhora da Ponte de Mont Serrat, en 1654 oni ŝanĝis ĝian nomon al Sorocaba, kio signifas "disirita tero" en tupia lingvo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
  • Rafael Tobias de Aguiar, militisto kaj politikisto, unu el la estroj de la Liberala Revolucio en 1842, en San-Paŭlo[[]], kaj patrono de la Milita Polico en la subŝtato San-Paŭlo

Esperanto en Sorocaba

[redakti | redakti fonton]

En tiu municipo oni festas la Tagon de Esperanto-Movado en Sorocaba en ĉiu 21-a de majo. Oni kreis tiun feston per la municipa leĝo nombro 27/2001 de urbkonsilanto Gabriel Bitencourt.

Ĉirkaŭ 1915 loĝis en Sorocaba hispana esperantisto, kiu kredeble estus la unua diskoniganto de la lingvo tie.

Ĉirkaŭ 1950 estis grupo da samideanoj kunvenintaj ĉiusemajne en la sidejo de Sorokaba Spiritista Unuiĝo. La grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mem povis paroli la lingvon, invitis sr-on Manoel Blaz Garcia[1] por gvidi la lecionojn. Kelkaj lernantoj jam faradis la perkorespondan kurson de BEL. Sed, post kelke da tempo la grupo ĉesigis sian aktivecon.

En 1957 oni gvidis elementan Esperanto-kurson en sidejo de Legio de Bona Volo (LBV).

La fondo de Sorokaba Esperanto-Klubo (SEK) okazis en la 21-a de majo 1967. Dum kelkaj jaroj Sorokaba Esperanto Klubo restis sen sidejo. Poste ĝi instaliĝis, provizore kaj senpage, en ĉambro de spiritisma societo Sociedade Filantópica Espírita Allan Kardec, ĉe strato Penha, 455.

Olívia Catuzzo, en la Ŝtata Lernejo Antônio Padilha semis Esperanton longatempe inter siaj lernantoj. Ŝi estis asociano de Kultura Kooperativo de Esperantistoj; multaj el la verkoj de SEK-biblioteko, hodiaŭ kun ĉ 600 volumoj, estis donacitaj de ŝi.

Alia granda disvastiganto de Esperanto en la urbo estis la leŭtenanto Antônio José Alves ĉe la soldatoj de la loka milita Fajrobrigado. Ankaŭ Carlos Matos multe laboris por la afero kaj eĉ organizis Esperanto-kurson en protestanta preĝejo.

La familio de Gentil Prestes, s-inoj Isolina Prestes kaj Maria Ilza Prestes dum longa tempo subtenis la Esperanto-klubon. Estis rimarkindaj batalantoj: Silvestre Bego, José Carlos Dorini Ramos, Manuel T. Garibaldi, Ivan Batista Nogueira kaj Daniel A. Giroto, speciale dum la preparo de la klubo-statuto.

En 1977, aniĝis al SEK aliaj lernantoj kaj kuraĝaj semistoj por la esperantista idealo, nome: Afonso Celso de Oliveira, Kantilia de Barros, Eluizio Bueno Rodrigues kaj Ângela B. Del Antônio. Kun la alveno de tiuj agemaj samideanoj, loka Esperanto-movado gajnis ja notindan kreskadon: SEK komencis eldoni sian organon "Interna Informilo", dulingve; la biblioteko akiris verkojn (vortaroj, metodoj, gramatikoj, kursoj en sondiskoj kaj surbendigitaj por la radio-programo); oni abonis gazetojn, ĵurnalojn el diversaj landoj. Esperanto-kursoj estis gviditaj en la sidejo.

En 1978 okazis tie la dua San-Paŭlia Esperanto-Renkontiĝo.

En 2001 estis kreita la "Memortago de Esperanto-movado en Sorocaba" de urba leĝo proponita de urbkonsilanto Gabriel Bitencourt. Nuntempe, la 21-a de majo estas oficiale festotago por Esperanto en Sorocaba.

Decembre 2002 okazis tie la Brazila Katolika Esperanto-Renkontiĝo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sr. Manoel Blaz Garcia (1928-2012), granda disvastiganto de Esperanto en Sorokabo, forpasis en la 15-a de aŭgusto 2012. Li estis la fondinto de radio-programo "Sintezo de Esperanto, Lingvo Internacia", kiu, inter 1965 ĝis sia morto, disvastigis la Internacian Lingvon tra la Radio Klubo (ankaŭ konata kiel PRD-7), kiu nune fariĝis Rádio Boa Nova.